Blankabrova karpodako
Blankabrova karpodako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankabrova karpodako
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carpodacus thura (Bonaparte & Schlegel, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankabrova karpodako (Carpodacus thura) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi ŝajne apartenus al distinga genro Propasser. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneraaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.
Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo estas rozeca dum la ino kaj maskla nereproduktulo estas ĝenerale brunaj. Ĉiukaze ili havas mallongan, dikan ĉebaze bekon, kiel ĉe ĉiuj karpodakoj, kaj grizecan; pli diferenciga estas kapobildo kiu konsistas je tre malhelbruna strio elokula al kolflankoj, sub blankeca superokula strizono el la frunto al la nukoflankoj kie plie blankiĝas. Tiu blanka brovo nomigas la specion en la komuna nomo. La krono, nuko kaj dorso estas tre malhelbrunaj kun nigreca vertikala strieco. Ankaŭ la flugilplumoj kaj vosto estas nigreca kun malhelbrunaj bordoj. La masklo havas ĉirkaŭ la bekobazo en brido kaj gorĝareo tre karminruĝan areon kun tre blankaj plumopintoj, kio blankigas la bordojn ĉe la superokula strizono kaj ĉe la gorĝo. La subaj partoj esta rozkoloraj kaj la plej suba ventro blankeca.
Ĝi troviĝas en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Pakistano. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj arbustaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Carpodacus thura[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|